Prelegoj

Dum KAEST 2016 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. La detala programo estas disponebla ĉi tie.

Baláž, Peter

Peter BalážPeter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de KAEST 2010 kaj 2012. Li estas estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj antaŭe aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio.

Meditado – kio ĝi estas kaj kial ĝi utilas?

Meditado – vorto kun malsamaj signifo-komprenoj kaj foje miskomprenoj. Pri kio fakte temas? Kiel ĝi efikas? Kiaj metodoj mediti ekzistas? Kio estas ĝia celo? Ĉu ĝi povas utili al homaro en proksima tempo kaj se jes, kiel? Ĉu la cerbo povas esti efike trejnata kaj ŝanĝiĝi? Kion signifas kaj ĉu lerneblas “aktiva nenifarado”?
Nuntempa evoluo de neuro-sciencoj lastatempe rapide progresis kaj danke al tio venas pli kaj pli da sciencaj esploroj kaj pruvoj pri la utileco kaj uzeblo de meditado. Ni rigardos meditadon ankaŭ laŭeble science – iĝos observantoj de propra konscio kaj je propra sperto povos vidi, kiaj estas pruvitaj avantaĝoj de meditado kaj kiel ĝin utiligi en ĉiutaga vivo.

Cifereca demenco – ĉu reala nuntempa danĝero?

Ĉu modernaj teknologioj povas serioze damaĝi nian socion? Kian influon al homa cerbo havas uzado de saĝtelefonoj kaj interreto? Ĉu nia epoko danĝeras paradokse pere de nia moderna teknologio? Kio estas nepre evitenda ĉe la etaj infanoj kaj kiam havas sencon ekuzi la informajn kaj komunikajn teknologiojn? Ni esploru kune.

La prelego skize prezentos kelkajn tezojn de germana psikologo, psikiatro kaj neurologo Manfred Spitzer, kiujn li proponas en sia libro Cifereca demenco.

Chrdle, Petr

petr_chrdlePetr Chrdle (*1946) estas origine inĝeniero pri elektrotekniko, doktoriĝis ĉe Instituto pri radioelektroniko kaj elektroniko de Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj en Prago. En 1992 li fondis Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon. 1990-1994 li estis senata sekretario de AIS San Marino, 1987 ĝis 2010 komitatano de UEA, 1998 ĝis 2001 ĝia estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, sekve ĝis 2011 ĝia vicprezidanto, ekde 2010 ĝis nun ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio. Ĉeforganizanto de KAESToj ekde 1998 ĝis 2008. Membro de muzea grupo de ĈEA respondeca pri internaciaj rilatoj de la Esperanto-muzeo en Svitavy.

Prezento de la reformacio sur la teritorio de Ĉeĥio ekde la 14-a jarcento

La prezentaĵo komenciĝos ĉe la unua konata ĉeĥa reformisto, Jan (Johano) Milíč el Kroměříž († 1374). Haltante ĉe pliaj elstaraj ĉeĥaj reformistoj, Johano Hus, Hieronimo la Praga, Frato Gregoro (fondinto de Fratara Unuiĝo) kaj Komenio, ĝi finos per konciza prezento de nunaj eklezioj en Ĉeĥio, kiuj prezentas sin daŭrigantoj de la priskribitaj reformistoj.

Fitzelová, Eva

eva_fitzelovaEva Fitzelova diplomiĝis en 2002 ĉe la Slovaka Teknika Universitato en Bratislavo kiel arĥitekto. Ekde tiam ŝi laboras en konstrua kampo. En Esperantujo aktivas ekde jaro 2010. Ŝia aktiveco temas ĉefe pri podkastado, desegnado kaj aliaj kreivaj metioj. Ŝi estas membro de teamo de punkto.info.

Ŝancoj kaj defioj por la Esperanto-movado en la pluevoluanta interreto

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kaj foje eĉ nuntempe oni okazigas kurson kun titoloj kiel “Interreto por komencantoj”. Multaj tiaj kursoj kaj ankaŭ multaj uzantoj de la interreto neglektas, ke la interreto evoluas pli rapide ol oni povas lerni ĝian uzadon. Dum oni instruis al komencantoj kiel sendi retpoŝton, ekestis Facebook kaj la tuta komunikmaniero ŝanĝiĝis. Dum oni instruas la uzadon de Facebook, fariĝis moderne havi videoblogon sur YouTube, ktp. La interreto nuntempe estas pli ol retpoŝto kaj retejoj. La malaltprezaj retkonektoj eĉ ĉelretaj estas nuntempe tiel rapidaj, ke oni povas per ili ne nur legi skribaĵon, sed ankaŭ aŭskulti longajn sonenhavojn kaj eĉ videaĵojn.

En tiuj du lastaj kampoj la tradicia Esperanto movado estas sufiĉe malforta. La prelego volas instigi spertajn Esperantistojn, krei siajn kanalojn modernajn kaj elprovi novajn manierojn komuniki siajn enhavojn en aŭ pri Esperanto al la pluevoluanta interreto. Ne temas pri instruado kiel fari, temas pri instigo al memelprovado.

Fössmeier, Reinhard

reinhard_foessmeierReinhard Fössmeier estas germano naskiĝinta en 1955. Li finstudis en 1980 kiel magistro pri matematiko kaj informadiko (Diplom-Mathematiker) ĉe Technische Universität München (TUM, Teĥnika Universitato Munkeno). Postdiplome studinte ĉe la Armea Universitato Neubiberg kaj ĉe TUM li en 1984 doktoriĝis ĉe ĉi ties Fakultato pri Matematiko kaj Informadiko. En 1989 li habilitiĝis pri informadiko ĉe AIS San-Marino. De 1995 li estas membro de AIS.

En 1990 Fössmeier eklaboris en komercaj entreprenoj informadikaj. Li specialiĝis pri rete distribuitaj aplikaĵoj surbaze de diversaj programlingvoj kaj protokoloj. En 2015 li sendependiĝis kiel informadika konsilisto. Honorofice li instruas ĉe AIS, al kiu li kontribuis ankaŭ retajn kursojn, kaj ĉe la universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio). Li publikigis fakan libron kaj kelkdek sciencajn kaj teĥnikajn artikolojn; kontribuoj liaj aperis en la omaĝvolumoj La arto labori kune (por H. Tonkin) kaj Littera scripta manet (por H. G. Frank).

Fössmeier estas membro de GI (Gesellschaft für Informatik) kaj dum kelkaj jaroj gaste kunlaboris en ties faka komisiono 7.1 pri universitata instruado de informadiko. Esperanton li eklernis en 1976.

Signaj problemoj malgraŭ Unikodo

Kiam en la 1990-aj jaroj Unikodo komencis disvastiĝi en la komputila mondo, ŝajnis ke ĉiuj problemoj de signoprezentado estas esence solvitaj. Efektive Unikodo ne nur difinas kodnumerojn por intertempe pli ol 100 000 signoj, sed ankaŭ regulojn por majuskligo, skribdirektoj kaj alfabeta ordigo.

La praktiko tamen montras, ke plu ekzistas problemoj. Ekzemple la mikrosoftaj tiparoj ĝis 2007 ne subtenis rumanajn diakritajn literojn, kio postefikas eĉ dek jarojn poste. Kelkaj unikodaj simboloj estas misprezentataj en iuj tiparoj, foje du simboloj estas kodataj per la sama kodnumero. Aliflanke la riĉeco de Unikodo konfuzas kelkajn uzantojn, kiuj ne ĉiam scias elekti la ĝustan signon. La kontribuo, necese iom anekdoteca, montrajn kelkajn ekzemplojn kaj esploras iliajn kaŭzojn kaj historiojn.

Garabík, Radovan

radovan_garabikRadovan Garabík studis Fakultaton de matematiko, fiziko kaj informatiko de Universitato Komenia en Bratislava. Ekde 2002 laboras en la Lingvistika Instituto de L. Štúr de Slovaka Akademio de Sciencoj.

Lia faka orientiĝo estas korpus- kaj komputillingvistiko, li ĉefe laboras ĉe la projekto de Slovaka nacia korpuso, en ĉiuj aspektoj de la komputila prilaborado de la slovaka lingvo. Li kunlaboris kiel reprezentanto de la Lingvistika Instituto kun E@I en kelkaj projektoj – lingvo.info kaj slovake.eu.

Korpusa analizo de dinamika evoluo de la slovaka lingvo

La ĉefa slovaka nacia korpuso (aŭ tekstaro) enhavas tekstojn ekde 1955. La aro da tekstoj en la korpuso estas sufiĉe granda por ebligi analizon de tempa evoluo de la (skribita) slovaka lingvo dum lastaj jardekoj, ne nur en la vortprovizo, sed ankaŭ en kelkaj gramatikaj kategorioj kaj sociaj aspektoj.

La prelego informas pri la metodoj de analizo kaj kelkaj interesaj trovaĵoj kaj tendencoj de la nuntempa slovaka lingvo.

Gnusarev, Ilia

ilia_gnusarevIlia Gnusarev studis historion en pedagodia universitato en Penza, Rusio. Post la studado li laboris en mezlernejo kaj en universitato. En 2015 li ricevis sciencan titolon kandidato pri historiaj sciencoj. En diversaj sciencaj revuoj li havas pli ol dudek artikolojn, kiuj plejparte estas dediĉitaj al historio de ĉiutaga vivo de urbanoj dum la intercivitana milito en Rusio en 1918-1921. Ekde julio li estas volontulo en E@I.

Kial tio okazis? Pri “kaŭzoj kaj konsekvencoj” en mondhistorio

En historia scienco ekzistas diversaj aliroj kaj vidpunktoj al konsidero de historia procezo. Al tiaj demandoj kiel “Kial Usono havas la plej fortan ekonomion?”, “Kial merkataj rilatoj unuafoje embriiĝis en Anglio?”, “Kial en Germanio al potenco venis faŝistoj?” eskzistas multaj respondoj. Ŝajnas, ke respondoj ofte estas memkompreneblaj. Sed ĉu ĉio estas tiel simpla kiel ŝajnas? Kio kuŝas en la bazo de historiaj eventoj? Kiuj vidpunktoj al tio ekzistas? Dum mia studado en historia fakultato mi ĉiam penis “kompreni” historion kaj trovi respondojn al demandoj, kiuj plene kontentigus min, kaj mi povus diri – nun mi komprenas kial. Kaj mi esperas, ke ni kune povos trovi “profundajn” respondojn al supraj demandoj.

Holba, Peter

peter_holbaPeter Holba vivas en la sudslovaka urbo Levice. Krom Esperanto li aktive laboras ankaŭ en la Slovaka filatela asocio.

Filatelio kaj Esperanto

Prezentado de filatelaj materialoj montras la rilaton inter ambaŭ fakoj. Ĝi montras la signifon de filatelaj kolektaĵoj por dokumenti la movadon. La dua parto montras la filatelan ekspozicion en Nitro dum UK.

Hruška, Miroslav

miroslav_hruskaInĝ. Miroslav Hruška (*1989) laboras por la turisma informcentro de la urbo Brno. Li estas membro de la komitato de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, interesiĝas pri publika transporto, fervojo kaj Pollando, kontribuas al la Esperanta Vikipedio. Krom tio li ankaŭ aktivas en la ĉeĥa civitana societo “Movado Brontosaurus”.

Sistemo de pruntepreneblaj bicikloj kaj urbo Brno

Sistemo de pruntepreneblaj bicikloj estas reto de stacioj kun bicikloj, kiujn oni povas pruntepreni je unu stacio kaj je alia stacio redoni. Hodiaŭ tiuj ĉi sistemoj estas unu el la projektoj, per kiuj urboj subtenas daŭripovan evoluon. Ili helpas en la batalo kontraŭ kontaminado de aero, forceja efiko, bruo, manko de spaco kaj aliaj problemoj, kiujn devas urboj solvi danke al iama industriigo kaj motorizo.
La urbo Brno estas unu el ĉeĥaj urboj, kiuj preparas tiun ĉi sistemon. En tiu ĉi prelego oni lernos, ĉu tiu sistemo povas esti sukcesa, do reala? Ĉu loĝantoj de la urbo volas ĝin? Do, ĉu la sistemo estas bezonata?

Husanova, Jana

jana_husanovaJana Husanova estas rusa esperantisto, nuntempe doktoriĝanto en la laboratorio de astrofiziko en Marsejlo. Nuntempe ŝia scienca fokuso estas sur galaksioj, galaksia evoluo kaj rejonigado de la Universo. Jana kompletigis bakalaŭran studadon de astronomio en Urala Federacia Universitato kaj poste magistriĝis en Eŭropo – ŝi partoprenis la studprogramon Astromundus, organizitan de kvin Eŭropaj universitatoj: Insbruko (Aŭstrio), Romo, Padovo (Italio), Belgrado (Serbio) kaj Gotingeno (Germanio).

Enigmoj de galaksia evoluo

Galaksioj en nia Universo estas diversformaj, diversgrandaj, diverskoloraj. Kial ili estas tiom diversaj? Kio influas ilian evoluon? Kio okazas kiam du galaksioj kolizias? Kiel ili formiĝas? Ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj astronomoj ne multon sciis pri galaksioj, ili eĉ ne certis, ĉu nebulozoj, kiujn ili observis, estas objektoj en nia propra galaksio aŭ ekster ĝi. Nun ni scias multe pli, ni scias ke ekzistas trilionoj da galaksioj en nia Universo, ni scias ke grandaj galaksioj plej verŝajne formiĝas per kuniĝo de malgrandaj, ke elipsaj galaksioj estas pli evoluintaj ol spiralaj. Sed restas ankaŭ multe da demandoj. Pri nunaj scioj pri galaksia evoluo kaj nesolvitaj problemoj vi ekscios en tiu ĉi prelego.

Kerr, Chris

chris_kerrMi volontuladas ĉe la germana organizaĵo Chaos Computer Club (kaj pli frue simile en anglujo) instruante ciferecan sekurecon al ĵurnalistoj, aktivuloj kaj ĝeneralaj publikanoj. Profesie mi estas programisto ĉe la Eŭropa Laboratorio pri Molekulbiologio (EMBL) en Hamburgo.

Amasa kaŝaŭskultado: grava malavantaĝo de modernaj komunikiloj

Modernaj komunikiloj ja multe faciligas homan komunikon. Tamen tiuj komunikiloj ankaŭ ebligas amasan subaŭskultadon de ĉiuj komunikoj. Mi priskribos kelkajn ne-tuj-videblajn sekvojn de tiu amasa subaŭskultado, kaj donos bazan superrigardon pri eblaj sindefendiloj.

Komar, Halina

halina_komarMagistrino pri ekonomiko, esperantistino de 1982, prezidantino de Centrum Edukacji Międzykulturowej Nowy Sącz (Centro de Interkultura Edukado) aganta internacie per la lingvo Esperanto, eksa gvidantino de PEA, kiu nune aliĝas kaj agas en multaj edukaj/kulturaj kaj artaj lokaj k. regionaj neregistaraj organizoj. De jaroj ŝi kreas kaj realigas edukigajn internaciajn projektojn pri temoj de multlingveco k. diverskultureco, iniciatas kaj gvidas artensemblojn muzikajn kaj teatrajn kiel ekz. “Rememoroj”, Junaj Voĉoj, E-FAMILIO. La aktuala signifa eduka projekto internacia estas ERASMUS+ K2 Strategia Partnereco kun SK kaj DE, celanta dum 2016-2018 prepari novajn instruistojn kaj movadgvidantojn. Sed la plej grava por la tuta E-movado estas ĉi jare komencita sub ŝia gvido – eniro al mondfestivala amasego de internacia junularo en Kostrzyn ĉe rivero Odra.

Multkultura vilaĝo Esperanto

Ĝi nestiĝis ĉe pola/germana landlimo, dum la plej granda muzika festivalo en la mondo. Ne ĉiuj komprenis/as la gravecon de tiu ĉi evento, neniam antaŭe okazinta en Esperantujo. Neimagebla atingo kaj ne komparebla ŝanco por informi/interesigi/reklami/eduki internacian junularan publikon tiom larĝskale – centojn da miloj da junaj homoj, mobilemaj, ideemaj, nune serĉantaj direktojn en siaj vivaj vojoj…

La vilaĝon kreis multgeneracia, internacia teamo gvidata de maljunaj E-aktivuloj je la aĝo de 60-88 kun helpo de kelkaj lokaj gejunuloj. Nune oni devas uzi la spertojn de iniciatintoj kaj krei plijunigitan laborteamon al tiu ĉi celo, efikan kaj allogan por samaĝa festivala publiko. La tasko ne estas facila, ni ĝin ja pruvis, ĉar oni bezonas volontulojn laboremajn, kontaktemajn, talentajn en lingva aŭ arta instruado.

Sed jam okazis preskaŭ tridek AMO-seminarioj kun celoj prepari verajn aktivulojn por daŭrigo de nia movado… Kie ili troviĝas, kiu prenus la devon kolekti la junan, sed altvaloran teamon por tiu ĉi nemalakceptebla defio? Ĉu ni povos uzi iliajn sciojn kaj kapablojn por profiti per enkonduko de Esperantaj temoj al tiom amasa kaj esperinda publiko?

Kiamaniere utiligi la informojn pri Pasporta Servo inter junularo vojaĝema sed ne tro riĉa? Ĉu tio ne estus la argumento por komenci lerni la lingvon? Kiu prenus la taskon prepari kaj ekproponi modelajn itinerojn “ĉirkaŭ la mondo danke al Esperantokono” aŭ “vizitado de la mondopartoj helpe de esperantistoj”? Milojn de revojn eblus realigi en miloj je lokoj – reklamu do amikemon de esperantistoj – unue per retaj kursoj, eblaj jam eĉ per saĝtelefonoj kaj tuj poste jam serĉeblo laŭ Pasporta Servo kaj la nova projekto Amikumu…

Košecký, Stanislav

stanislav_koseckyLongjara aŭtoro de fakaj artikoloj pri interlingvistikaj temoj, organizanto kaj partoprenanto de interlingvistikaj seminarioj kaj aliaj aranĝoj, redaktoro de prilingvaj kaj interlingvistikaj almanakoj. En la jaro 1989 li defendis sian disertacion Problemoj de internacia lingva komunikado kaj planlingvoj, precipe Esperanto en Lingvoscienca Instituto de Ľ. Štúr de Slovakia Akademio de la Sciencoj Bratislava kaj akiris per tio sciencan gradon CSc.

La loko de Esperanto en la kategorio “homa lingvo”

La prelego tuŝas la problemon de la kompreno de la lingvo ĝenerale kiel sistemo de la signoj kaj tio konekse kun la aligado de diversaj atributoj al la lingvo. Oni speciale pritaksas la problemaron de la signoj kaj venas al konkludo, ke lingvaj signoj komune kun signaloj, simboloj kaj substituoj apartenas al la grupo de artefaritaj (konvenciaj) signoj, kiuj kontraŭstaras la naturajn signoj. Laŭ rigora kompreno poste oni ĉiun lingvon povus konsideri artefarita. Oni akcentas, ke la distingo de lingvoj kiel komunikiloj al naturaj kaj artefaritaj, elirante el la antaŭa klasifiko, ne havas sencon. Ĉe la ilia klasifikado estas utile apliki la elirpunkton de deveno: laŭ ĝi distingendas la naciaj (etnaj) lingvoj unuflanke kaj planlingvoj duaflanke, prenante ilin kiel kohiponimojn apartenantaj al la komuna hiperonimo homa lingvo. Kiel artefaritajn ni, kvankam ne tute precize, rajtas nomi la lingvojn por la maŝintradukado, kiuj estas bazitaj sur simboloj kaj aliaj artefaritaj signoj.

Kozsuch, Pál

kozsuch_palPaŭlo Kozsuch estas 53-jara hungara esperantisto, kiu uzas la lingvon pro familiaj kialoj ekde la aĝo 14-jara. Tuthazarde ĉeestis je la fondiĝo de OSIEK, kaj de tiam estas ĝia membro. En lia hejmurbo, Kondoros, en sudorienta Hungario, organizis du OSIEK-konferencon, en la jaroj 1993 kaj 2009. Ekde 2008 estis sekretario, kaj en tiu ĉi jaro la asembleo elektis lin prezidanto de OSIEK.
Li estas ankaŭ rektametoda instruisto de Esperanto, trejnita de la Esperanto Instituto, kaj de edukado.net, dum la tre sukcesa Esperanto-Insulo en 2012 en Ĉinio.

Kio estas OSIEK, kaj kion faras OSIEK?

OSIEK estas mallonga nomo de Organiza Societo de Internaciaj Esperanto Konferencoj. Ĝi estas tre unika, nekonata, ni povus diri izolita segmento de la esperanto-movado. La prelego malkovras la originon, la celojn de la societo, prezentas temojn kaj prelegantojn de la konferencoj kaj la urbojn, kiuj donis kadron al la kunvenoj. Ankaŭ la tre justecaj kaj demokratiaj funkcimanieroj povas esti interesaj. Oni aŭdas pri la OSIEK-Premio, kaj pri la ĝis nun premiitaj verkoj. Ni alvenas ĝis la nuntempo, kaj proksima estonto de la societo.

MacGill, Stefan

stefan_macgillNaskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974, agis en la instruista asocio en Nov-Zelando. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez. de TEJO (1977-79), prez. (1979-80). Motoro de la unua subvenciata seminario de TEJO en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo – postsekvantoj liveris al TEJO centmilojn da eŭroj. Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj 2000-2013); ĝin administris tra tridek jaroj. Vicprez. de Internacia Ligo de Esperantistoj (ILEI, 1989-92), prezidanto (1992-94 kaj 2009-2013). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-93) kun 41 sesioj kun335 sukcesintoj. Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Redaktis kaj kunlaboradas kun Internacia Pedagogia Revuo.

Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – denaskaj esp-istoj.

Ekde 2013 vicprezidanto de UEA; funkciigis la programon de Aktivula Maturigo, kun 27 AMO-seminarioj en kvar kontintentoj ene de 21 monatoj kune kun certigo pri daŭripovo de la programo. Verkis kaj dissendis ekde 2013 pli ol 140 estrarajn komunikojn (EKO) al Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj multaj aliaj – averaĝe po unu semajne; konceptis la programon “Ni semas” kaj multon pli. Pluiraj streboj ene de UEA: unua Universala Kongreso en Afriko frue en la sekva jardeko; nova rolo por kontinentaj kongresoj, kreskigo de rimedoj por movada evoluigo je 30% ĉiujare, i.a. per subvencipetado, junigo de la asocia membraro, kreo de gvidiloj por aktivuloj. Ĉiuterene, realigo de konkretaj rezultoj.

Jaro de la lernanto

Kerna al la diskutoj de tiu jaro rilatas rekte al la ĉeftemo de KAEST kaj nia AMO-seminario. Tiu Jaro, realigata kunlabore inter UEA kaj ILEI, estas kiel loki la lernantojn pli centre en la eduka procezo. Evidente, la uzo de retaj ebloj transformas niajn imagojn pri lingvo-instruado. Naive estus imagi, ke la retaj ebloj prezentas nur pozitivaĵojn. Tamen nia sesio koncentriĝos pri pli bona kompreno de la retaj ebloj por kuraĝigi la plejparte memstaran lernadon de Esperanto.

Post resuma prezento pri la bunta kvin-kontinenta disvolviĝo de la Jaro de la Lernanto, ni laboros en etaj diskutgrupoj, kun sistema protokolado kaj reraportado. Ni imagas du grupojn:

La unua debatos manierojn kuraĝigi plustudadon al tiuj, kiuj tipe finis nur unu relative bazan kurson. Specifaj demandoj: kiel atingi tiuuin kursfinintojn, kiujn profundigajn lerneblojn ni proponu? Kiuj aspektoj de nia komunuma vivo supozeble plaĉos kaj kiel prezenti tiujn eblojn. Kiel proponi pliaj virtualajn kontaktojn … kaj fizikajn?

La dua debatos kiel aktivigi kursfinintojn kaj entiri ilin en nian komunumon. Demandoj: Kion proponi, kiuj proponu? Kiel bonvenigi novulojn al niaj eventoj, servoj kaj lokaj kluboj? Kiel ekkoni la dezirojn kaj talentojn dekursfinintoj? Kiel malkovri kio aliris ilin al Esperanto?

Maitzen, Hans Michael kaj Fössmeier, Reinhard

hans_maitzenHans Michael Maitzen estas aŭstria astronomo, naskiĝis en Graz la 28-an de marto 1943. Klasikan gimnazion li tie finis per abiturienta ekzameno en 1961 kaj studis en la Universitato de Graz astronomion, matematikon kaj fizikon. En astronomio akiris doktorecon Dr.Phil. en 1967. De 1964 ĝis 1968 li estis asistanto en la sunobservatorio Kanzelhöhe ligita al la Astronomia Instituto de la Universitato de Graz. De 1969 ĝis 1976 li estis scienca asistanto en la Astronomia Instituto de la novfondita Ruhr-Universitato Bochum, Germanio. En 1976 li iĝis membro de la Astronomia Instituto de la Universitato de Vieno, docentiĝis en 1980 kaj fariĝis eksterordinara universitata profesoro en 1989. Unu el liaj kernaj agadoj krom sciencaj esplorado kaj instruado estis kampanjo por la membriĝo de Aŭstrio en la Europa Suda Observatorio (ESO) kiu finfine realiĝis en 2008, kiam Maitzen emeritiĝis. Maitzen estas profesoro de AIS San-Marino, ano de la senato kaj prezidanto de 2012 ĝis 2015, nun vicprezidanto. Li eklernis Esperanton en 1961 kaj fariĝis internacie aktiva esperantisto, en 1968-1969 prezidanto de TEJO. En 1987 li organizis internacian sciencan simpozion “Esperanto centjara” en la Universitato de Vieno. Maitzen estas ĉefreprezentanto de UEA en la Viena sidejo de UN ekde ties fondiĝo en 1979. En la UK 2013 en Rejkjaviko li tial kaj pro aliaj aktivadoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.

De Bulonjo sur Maro al Bratislavo: historia ekzemplo de sekvo de la Gregoria kalendara reformo

La kalendara reformo de 1582 promulgita de la papo Gregorio la 13-a, kiu modifas la Julianan kalendaron pro evidentiĝo, ke la jaro ne daŭras 365,25 tagojn sed ete malpli, nome 365,2425 tagojn, kondukis al aro da sekvoj, eĉ historie politikaj. Unu ekzemplo estas la tielnomata triimperiestra batalo de Austerlitz inter la franca Napoleono la 1-a, la rusa Aleksandro la 1-a kaj la aŭstra Francisko la 1/2-a je la 2-a de decembro 1805, do cent jarojn antaŭ la pacocela unua mondkunveno de Esperanto en Bulonjo sur Maro. La plej glora venko de Napoleono la 1-a eliranta de Bulonjo sur Maro baziĝas inter alie sur la fakto ke la aliancitaj rusaj kaj aŭstraj armeoj uzis malsamajn kalendarojn, nome la Julianan, resp. Gregorian. La packontrakto ne inkludis la rusan flankon, sed inter francoj kaj aŭstroj akordiĝis per la fama Paco de Bratislavo. Aliaj historiaj postsekvoj de la kalendara reformo estas donataj en la prelego, kiuj rilatas la ekziston de ambaŭ kalendaroj en la historia kaj sociologia realo. Unu el ili estas la ĵusaj observoj de la sunleviĝo ĉe horizontkarakteriza monto en Aŭstrio, nomata Sonnwendstein el de la Georga kirko en Kindberg, Stirio.

Malovec, Miroslav

miroslav_malovecMiroslav Malovec (1953), ĈEA-komitatano por kulturo kaj gvidanto de ĈEA-grupo por ciferecigado, redaktoro de Starto.

Esperanto kiel klerigilo

Homoj studas fremdajn lingvojn aŭ por ligi kontaktojn kun eksterlandanoj aŭ por studi fremdlingvan literaturon kaj kleriĝi. La prelego okupiĝas pri tio, kion Esperanto povas proponi al la dua grupo.

Matúšov, Michal

michal_matusovMichal devenas de Slovakio, nuntempe volontulas en TEJO en Nederlando. Li esperantistiĝis en 2007, venis al Esperanta movado en 2008 kaj funkciis precipe kiel prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) kaj Komitatano A en TEJO. Li estas aktivulo por liberaj edukado, kulturo kaj programaro; kunfondis Slovakian kaj Esperantan organizojn por subteni Vikimedian movadon. Ĝenerale li helpas al projektoj kiuj celas daŭropovan evoluadon de tuta estularo

TEJO sinprezentas (ne nur) science

TEJO, junulara Esperanta organizo kun pli ol 70-jara historio, estas famkonata precipe pro siaj kongreso IJK kaj gastiga servo Pasporta Servo. Sed TEJO estas aktiva en pluraj diversaj kampoj – eksteraj rilatoj, informado, instruado de Esperanto kaj inter ili ankaŭ scienca kaj faka agado. TEJO estas grava moviganto de sciencaj preleget-serioj, kiuj popularas dum lastaj jaroj ankau en Esperantaj renkontiĝoj; instigas junulojn por verkado por fakaj Esperantlingvaj periodaĵoj kaj ĝenerale subtenas evoluon de faka vivo, ekzemple per Vikipedio. Por plibonigi tian vastan kampon estas daŭre serĉataj novaj aktivuloj, ankaŭ por altaj postenoj. Dum la sesio mi ne nur prezentos ĝisnunan agadon kaj planojn, sed ankaŭ montros kiel vi povas partopreni.

Scienc-fakte pri kosmoinĝenierado

Teleportado, varpaj motoroj, superlumrapideca veturado tra vermaj truoj kaj aliaj estas konceptoj bone konataj al ŝatantoj de scienc-fikcio. Sed same kiel flugmaŝinoj pli densaj ol aero kaj misio al Luno, ankaŭ tiuj ĉi povas post certa tempo forlasi la etikedon “scienca fikcio” kaj adopti la etikedon “scienca fakto”. Kaj iom post iom tio okazas jam nun. En la prelego mi montros kelkajn ideojn pri estonteco ne tre proksima, iom eĉ randa kun fantazio, sed des pli interesa.

Mueller, Johannes

johannes_muellerJohannes Mueller estas materialinĝeniero kaj laboras en la centra esplorado de la firmao BOSCH. Lia interreta vivstilo devenas de la tradicio de teknika scivolemo de la hakistoj, kiuj emas esplori novajn teknikajn eblojn kun la deziro kompreni la principojn kaj la konsekvencojn anstataŭ ol blinde ekuzi ilin. En la Esperanto movado li estas konata kiel podkastisto ĉefe de kern.punkto, kiel redaktisto de Scienca revuo kaj ankaŭ kiel muzikisto. Ĉiuj tiuj retejoj baziĝas sur propra infrastrukturo.

La platformigo de la interreto

Diferencoj inter centraj kaj disaj interretaj komunikservoj kaj
ties implicoj

Kiam la interreto ekkreskis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ĝi estis uzata kaj formata ĉefe de komputilaj spertuloj. Ĉiuj uzantoj de la interreto estis ne nur egalrajtaj sed ankaŭ pli-malpli egalpovaj. Ĉiuj uzantoj aŭ organizoj, kiuj donis retkonekton al la uzantoj, ĉefe universitatoj, havis pli-malpli sampotencan infrastrukturon kaj ĉiuj partoprenantoj povis egalpotence komuniki. Ĉiu organizo havis servilon por retejoj, por retpoŝto kaj eble por aliaj publikaj servoj.

Tiu strukturo en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj draste ŝanĝiĝis. Nur malmultaj interretuzantoj havas sian propran servilon por retpoŝtoj. Eĉ grandaj gazetoj uzas la servojn de Google por la retpoŝtoj. Pli kaj pli da homoj rezignas pri sia propra reteja servilo, ĉar la servoj de Facebook, WordPress, YouTube kaj aliaj estas facile akireblaj kaj vaste senpagaj. Kelkaj eĉ dividas enspezojn de reklamo kun la uzantoj. Kelkaj servoj, ekzemple WhatsApp kaj Skype, eĉ teknike bezonas centran strukturon kun centra instanco, kiu peras la tutan komunikon.

La prelego traktas la socipolitikajn sekvojn de tiu evoluo kaj ankaŭ la teknikajn kialojn, kial nuntempe la centraj servoj estas pli sukcesaj.

Noe, Julia

julia_noeJulia Noe estas germana esperantistino. Ŝi estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj aktivis en la organiza teamo de la ĉiujara Internacia Seminario de GEJ. Inter novembro 2007 kaj novembero 2008 ŝi estis volontulo de TEJO en Roterdamo. Ŝi redaktis la novaĵleteron TEJO aktuale de TEJO inter majo 2008 kaj aŭgusto 2015. Nuntempe ŝi aktivas en la organiza teamo de la ĉiujara JES. Ŝi regule prizorgas gufujon dum diversaj aranĝoj. Ŝi komisie respondecas pri la kontaktadreslistoj de GEJ kaj GEA. En majo 2015 ŝi elektiĝis kiel estrarano de GEA pri administrado kaj la retpaĝo. Krome ŝi kunlaboras en la teamo de la podkasto movada-vid.punkto kaj la radio Muzaiko.

Privateco kontraŭ malprivateco en la hodiaŭa mondo

Pro la scienca kaj teknika evoluo de la pasintaj jaroj eblas pli facile akiri datumojn per la interreto kaj aliaj retaj komunikiloj. Pere de tiuj datumoj oni povas krei tiel nomitan malprivatan aŭ “vitran” profilon de ajna persono per kunigo de ĉiuj haveblaj informoj de diversaj fontoj. En la prelego mi montras la avantaĝojn kaj danĝerojn de tiu malprivatecigo por la libereco de la unuopulo kaj la socio per diversaj ekzemploj.

Nosková, Katarína

katarina_noskovaKatarína Nosková (*1987) estas aŭtorino de la kursoj de la slovaka por alilingvanoj ĉe www.slovake.eu. Ŝi estas dungito de la organizo Edukácia@Internet. Kadre de E@I ŝi kunlaboras pri internaciaj projektoj, helpas organizi Esperanto-aranĝojn kaj tradukas al la slovaka kaj Esperanto. Dum la aranĝoj ŝi gvidas kursojn de la slovaka kaj interpretas dum ekskursoj. En la lastaj jaroj ŝi multe okupiĝas pri la fenomeno de reta ĉikano: ŝi kunlaboras pri projektoj de E@I dediĉitaj al tiu ĉi temo kaj foje prelegas en lernejoj kaj por lernantoj, kaj por pedagogoj.

Reta ĉikano, seks-tekstado kaj reta pornografio

Ciferecaj aparatoj kaj interreto ludas gravan rolon en la vivo de hodiaŭaj infanoj. Tiuj kreskas en medio kiu multe diferencas de medio de iliaj gepatroj. Virtuala mondo pli kaj pli eniras niajn hejmojn ankaŭ klerigajn instituciojn kaj preskaŭ ĉiuj infanoj renkontiĝas ĉiutage kun novaj teknologioj. Kvankam uzado de la teknologioj estas plej ofte tute sekura, ekzistas ĉi tie riskoj: ĉikanado per interreto kaj poŝtelefonoj, publikigado de intimaj fotoj kaj videaĵoj kaj ilia dissendado, spektado de maltaŭga enhavo ĉe infanoj kaj junuloj k.a. En la prelego vi ekscios multe pri tiuj ĉi fenomenoj – ni babilos pri tio, kiel protekti sin kaj siajn infanojn, kie trovi helpon kaze de reta ĉikano kaj kiel uzi la interreton sekure.

Ondrejovič, Slavomír

slavomir_ondrejovicProf. d-ro Slavomír Ondrejovič, DrSc., estas konata slovaka lingvosciencisto, nuntempe la direktoro de la Lingvoscienca Instituto de la Slovakia Akademio de Sciencoj en Bratislavo. Li oku­piĝas pri ĝenerala lingvistiko, socilingvistiko, sintaksa kaj leksika semantiko, fonetiko kaj ortoepio. En la jaroj 1997 ĝis 2003, li estis prezidanto de la Slovakia lingvistika societo, nuntempe li estas ĝia vicprezidanto. Li estas membro de multaj internaciaj sciencaj societoj, kie li ricevis kelkajn gravajn pre­miojn. Krome li okupiĝas ankaŭ pri lingvopolitiko, lingvo­scienca historiografio. Li estas aŭtoro de kelkaj dekoj da signif­plenaj monografioj pri ĝene­rala lingvistiko kaj la slovaka.

Inter purismo kaj glokalismo – pri lingvoevoluaj tendencoj nuntempe, precipe de la slovaka

Purismo estas ĝenerale komprenata kiel klopodo purigi la lingvon de la fremdaj vortoj. Oni povas konstati, ke la racian kaj sciencan difinon de la hodiaŭa purismo komence de la 21-a jarcento la monda lingvistiko unusence pridubas, ev. eĉ kategoriece rifuzas. En Slovakio ni hodiaŭ povus konsenti kun la aserto, ke purismo fariĝis ankaŭ ĉe ni nur la afero de historio, sed ne entute. Ekzistas klopodoj ne nur en Slovakio, sed ankaŭ en aliaj landoj pri konservo de “pura” nacia lingvo.

Tutmondigo estas la dua nocio, pri kiu oni nuntempe ofte diskutas kaj ĝi estas ofte menciata kiel unu el la kaŭzoj de la lingva endanĝerigo kaj eĉ lingva morto. Tiu kaze oni parolas pri la usonigo, okcidentigo k.s. de la mondo aŭ pri la lingva imperiismo kaj antaŭ ĉio pri la tutmonda angla. Sed socilingvistiko montras, ke fremda vorto trairas al la uzado nur tiam, se ĝi plenumas certan komunikan neceson de la uzantoj de la transprenata lingvo kaj precipe, se oni per tio plenumos en ĝia sistemo malplenan lokon.

“Glokaligo” (miksa procezo de tutmondigo kaj lokecigo) montras, ke direktiĝo al tutmondeco parte kompensiĝas per direktiĝo al la loka (hejma). Tio montriĝas delonge en la evoluo de preskribaj lingvoj, kie post la integriga etapo sekvas etapo diferenciga.

Fine prezentiĝas mallonga prikonsidero de la estonteco de la lingvoj en la sfero de internacia komunikado kaj de la rilato inter tutmonda komunikado kaj aliaj (“pli privataj” kaj “pli lokalaj”) komunikadoj.

Ó Riain, Seán

sean_o_riainLa nuna stato de nedisvastigho de nukleaj armiloj

Antaŭ 20 jaroj malfermiĝis la CTBT (Traktado por la Ĉiea Malpermesado de Testado de Nukleaj Armiloj) por subskriboj. Jam 183 ŝtatoj subskribis ĝin, kaj 166 ratifis ĝin, sed pro la ne-ratifo de 8 landoj, la Traktado ankoraŭ ne ekfunkcias. Nun, por la unua fojo, lando volas eniri la grupon NSG (Nuclear Suppliers Group) sen subskribi la Traktadon. Samtempe alia lando, Norda Koreio, daŭre testas nukleajn armilojn, kaj jam testis 2 nukleajn bombojn dum la jaro 2016. La prezento provos priskribi la iom kompleksajn kialojn kiuj produktis tiun situacion.

Pataki, Zsófia

pataki_zsofiaZsófia Pataki estas hungara esperantistino, loĝanta en Budapeŝto. Ŝi studis andragogion kaj kulturan mediacion en la Universitato de Szeged. Ŝi laboris por la Bjalistoka Esperanto Societo en Pollando, por la Esperanta Kulturcentro en Francio, por E@I en Slovakio kaj por Armor-Esperanto en Francio. Ŝi estis estrarano de HEJ kaj organizis esperantajn aranĝojn dum 4 jaroj, instruis Esperanton en la Universitato de Szeged kaj ankaŭ kiel privata instruisto.

Veganismo – senperforta manĝ- kaj viv-stilo (spertoj el Hungario)

Veganoj ne manĝas kaj ne uzas produktojn, kiuj devenas el bestojn, do ne manĝas viandon, ovon, laktoproduktojn, mielon, ne uzas lanon, felo, ledon, kaj ne vizitas bestĝardenon, ĉevalvetkuradon, kaj cirkon kie oni prezentas bestojn. Ili ne uzas kozmetikaĵojn kaj purigmaterialojn testitajn sur bestoj por kiel eble plej minimumigi la suferadon kaj eluzadon de bestoj. Vivo de veganoj ne estas facila en Hungario (eble nek en tuta Eŭropo) kaj ne estas facile akceptita de la socio. Se vi scivolemas pri la vivstilo kaj pri la spertoj rilate al ĝi, la prelego taŭgas por vi.

Petrík, Pavol

pavol_petrikLongjara tradukisto pri la angla kaj Esperanto, korektisto kaj redaktoro de Esperantisto Slovaka, interpretisto de la slovaka en Esperanton dum Esperanto-ekskursoj.

La arto traduki

La preleganto parolos pri la arto de tradukado, teknikoj kaj gravaj principoj, kiuj estas aplikataj en la tradukado kaj interpretado kaj ĉefe li komparos siajn spertojn de la tradukado de la angla kaj Esperanto-tekstoj.

Poláková, Eva

Magistriĝis en pedagogia fakultato kaj doktoriĝis (PhD) kaj habilitiĝis (doc.) en fako pedagogiko, orda profesoreco akiris pri amaskomunikado ĉe la universitato en Trnava. Ŝi laboris en la Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitro, poste en la Universitato de Trnava kaj nun en la Universitato de Banská Bystrica, kie ŝi gvidas kursojn pri aplikata etiko. Ŝi estis gvid- aŭ kunaganto en pli ol dudeko da naciaj kaj internaciaj esploraj kaj aplikataj projektoj, estas aŭtorino, kunaŭtorino kaj eldonistino de fakaj libroj, 15 monografioj kaj pli ol 200 artikoloj kaj studoj. Unu el la lastaj projektoj, kiujn ŝi gvidis, estis scienca projekto pri avantaĝoj kaj danĝeroj de la interreto.

Sociaj retoj, avantaĝoj kaj danĝeroj

Sociaj retoj nun apartenas al potencaj komunikiloj kun pli larĝa spektantaro. Krom la ĉefaj profitoj havigita de la uzanto, alportas ilin ankaŭ certajn riskojn. La prelego emfazas ne nur la eblecon uzi retojn en pluraj areoj, sed la aŭtorino ankaŭ atentigas pri la danĝeroj antaŭ kiu uzantoj estu protektata.

Reinvart, Jozef

jozef_reinvartJozef Reinvart (*1951) studis internacian komercon ĉe Universitato de Ekonomio en Bratislavo. Li havas 38 jarojn da sperto en internacia komerco kaj internaciaj rilatoj, de kiuj 24 jarojn en diplomatio. Ekde 1997 li specialiĝas pri eŭropa integriĝo. En 1998 li kunfondis Domon de Eŭropo Bratislava. Ekde 2004 li estis aktiva en la tutsocia diskutplatformo en Slovakio “Nacia Konvencio pri EU”. Enkadre de ĝi en 2004-2006 li estis kunprezidanto de Laborgrupo por lingva politiko en unuiĝanta Eŭropo. Li estas membro de Slovakia Esperanta Federacio, Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj dumviva membro de Universala Esperanto Asocio. Li reprezentis EEU inter 29 neregistaraj organizoj de Civitana Socia Platformo por Multlingvismo kreita de Eŭropa Komisiono (2009-2014). Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU.

Lingvo-politika konferenco de V4+ landoj en Nitro – konkludoj kaj daŭrigo

Li prelegos pri lingvo-politika konferenco de V4+ landoj “Perspektivoj de lingva komunikado en EU” en Nitro (28 – 29-an de julio 2016) sub aŭspicio de ministro de eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio, kiu okazis enkadre de la Prezidanteco de Slovakio en la Konsilio de la Eŭropa Unio (en la 2-a duonjaro de 2016). La konferenco estis unu de tri paralelaj malfermitaj fakaj aranĝoj dum la 101-a UK de Esperanto en Nitro, kiun partoprenis kune politikistoj, lingvistoj de diversaj fakoj kaj reprezentantoj de civitanaj organizoj Viŝegradaj landoj + samopiniantaj landoj de la EU. Ili diskutis pri lingvaj problemoj en EU kaj serĉado de egalrajtaj solvoj. Li informos pri ĝia efektivigo kaj aprobitaj konkludaj dokumentoj: “Nitra Deklaro” kaj dokumentoj al tri temoj de la konferenco, kiel ankaŭ pri ilia diskonigo. Fine li indikos vojojn de ĝia daŭrigo, kontribuo al la lanĉita diskuto pri estonteco de EU/Eŭropo, prilaboro de rekomendoj kaj proponitaj projektoj.

Smith, Chuck

chuck_smithChuck Smith estas kontribuanto de la kurso de Esperanto ĉe Duolingo, teknikestro de Amikumu, fondinto de la Esperanta Vikipedio kaj kunorganizanto de la Polyglot Gathering inter aliaj esperantaj kaj poliglotaj projektoj. Li programadis iOS-apojn ekde la lanĉo de la Apla ap-vendejo en 2008. Li havis ideon por GPS-ilo por trovi proksimajn samideanojn vojaĝante tra Brazilo en 2002, sed devis atendi 15 jarojn por ke teknologio evoluiĝu tiom, por ke li povu realigi ĉi tiun revon. Nun li antaŭĝojas alfronti la defiojn por helpi, ke homoj ĉie konektiĝu kaj tiel plibonigi la mondon

Amikumu: revolucia apo por trovi apudajn lingvopartnerojn

Esperantistoj ĉiam revis pri la eblo facile kaj rapide trovi aliajn esperantistojn apude. Tial en 1893, oni ekuzis la verdan stelon por esti videbla al aliaj. Tamen, nun en 2016 ni havas multe pli bonan teknologion por ebligi tion multe pli rapide kaj efike: saĝtelefonon. Ekde 2009, apoj (telefon-aplikaĵoj) estis eldonitaj por helpi al homoj trovi ampartnerojn, sed ĝis nun, neniu apo por trovi novajn amikojn kaptis la atenton de la publiko. Eksciu pri nia merkatiga strategio kaj kiel oni povos uzi Amikumu-n ekde ĝia apero en 2017.

Duolingo: 500 000+ homoj eklernis Esperanton novmetode

La Esperanto-kurso de Duolingo por anglalingvanoj estas la plej sukcesa kurso en la historio de nia lingvo. Jam ekde majo 2015, pli ol 500.000 homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Laŭ niaj taksoj, pli malpli 1% de bone informitaj homoj interesiĝas lerni Esperanton. Do, kiam lingvoplatformo havas pli ol 100 milionoj da lernantoj, ankoraŭ Esperanto povas profiti. Pli bone sciu pri la historio de Duolingo, la strukturo de ĝia kurso kaj komunumo kaj kiel niaj lernantoj uzas Esperanton post lernado (kiel ekzemple kreante taŭgan infrastrukturon per la nova mesaĝilo Telegramo).

Szilva, Szabolcs

szilva_szabolcsSzilva Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando. Li estas bakalaŭro pri turismo. En la studjaro 2010/2011 li partoprenis Instruistan Trejnadon gvidatan de Ilona Koutny, Katalin Kováts kaj Zsófia Koródy en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. En la sama loko li finis ankaŭ Interlingvistikon en 2014. En la jaro 2015 li finis magistrajn studojn pri finnugra filologio en la Varsovio Universitato. Ekde 2015 li estas studento de doktoraj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato.

Esperanto-turismo

La prelego baziĝas je lia bakalaŭra laboraĵo, kiun li pretigis por ne-esperantista publiko pri Esperanto-turismo en la jaro 2012. Ĉi tiu temo ne estas ankoraŭ bone malkovrita, estas nekonata kaj ofte allogiĝas al ĝi stereotipoj. La celo de la prelego estas montri kio fakte estas Esperanto-turismo, kiajn formojn ĝi havas, kiel konstruiĝas Esperanto-turismo, kiuj estas ĝiaj karakterizaĵoj, kaj kia estas la partoprenantaro. La laboro baziĝas sur fakaj artikoloj, libroj kaj aliaj publikigitaĵoj, sur intervjuoj de kompetentuloj de Esperantujo kaj sur enketoj faritaj kun pli ol 280 esperantistoj.

Szilvási László

szilvasi_laszloSzilvási László estas hungara esperantisto, entreprenisto kaj merkatikisto. Diplomita inĝeniero pri radionavigado de aeroplanoj, kaj ekonomikisto kun specialiĝo pri merkatiko. Ekde 1984 li estas direktoro de sia familia entrepreno “Lingvo-Studio” (eldonado, instruado, turismo kaj merkatika trejnado). Inter 1992-2002 li estis eldonanto kaj ĉefredaktoro de la tiam plej ofta gazeto Eventoj kaj distingita per honoriga titolo de la Civito “Persona non grata”. Nuntempe li estas direktoro de budapeŝta Esperanto-Lingvolernejo, kaj funkciiganto de pluraj E-servoj, kiel Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, Ret-Info kaj Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB. Li estas prezidanto de Kultura E-Asocio en Budapeŝto, fondinto kaj afergvidanto de Fondaĵo Eszperantó. Li estas ankaŭ la reteja majstro de www.eszperanto.hu kaj www.eventoj.hu.

Aŭtomatigita merkatika manaĝado

Disvastigi Esperanton estas nesimpla afero… Nia Budapeŝta E-Centro “Lingvo-Studio” plenumas plurajn taskojn de Landa Asocio, kaj funkciigas ankaŭ la plej grandan Esperanto-Lingvolernejon (ĝis nun 3 mil kursanoj en lernoĉambroj, 4 mil pagaj retaj kursanoj ktp.), sed en ĝia Centra Oficejo laboras nur 1,5 homoj kiel oficistoj. Por plenumi la administrajn taskojn de esperantista adresaro, dissendado de novaĵleteroj, interreta varbado, reklamo kaj aliaj aferoj ni uzas aŭtomatigitan merkatikan manaĝadan sistemon, bazitan sur la inteligenta novaĵserva programo “Webgalamb”. En la prelego mi prezentos parton de la merkatika agado de nia Esperanto-Centro, kaj la aŭtomatigon de la oficejaj rutinaj taskoj pere de tiu programo.

Rezulte de la uzado de tiu inteligenta “Webgalamb” por profesinivela oficeja laboro sufiĉas 1,5 homo anstataŭ 6-8 oficistoj…

Tikhomirov, Konstantin

konstantin_tikhomirovKonstantin Tikhomirov – naskiĝis en 1988 en Leningrado, Sovetunio. Li finstudis pedagogion (Sankt-Peterburgo, Rusio) kaj ĉeĥan filologion (Vroclavo, Pollando). Ekde 2009 loĝas en Pollando. Profesie Konstantin estas teamestro en dogana departamento de transporta firmao UPS. Lia eksterlabora agado ampleksas instruadon de Esperanto, interlingvistikon kaj komparan lingvistikon. Precipe li interesiĝas kaj okupiĝas pri slavaj lingvoj. Konstantin parolas 10 lingvojn kaj interesiĝas pri pluraj aliaj.

Lingva situacio de Singapuro – multlingvismo en praktiko

Singapuro estas insula urboŝtato en Sud-Orienta Azio, troviĝanta inter Malajzio kaj Indonezio. Kvankam havante etan areon (ĉirkaŭ 700 km2) kaj negrandan, kompare kun la najbaraj landoj, loĝantaron (ĉirkaŭ 5 milionoj), Singapuro estas unu el la plej gravaj transportaj, financaj kaj teknologiaj centroj de la regiono kaj de la mondo. Unu el faktoroj, kiuj ebligis rapidan evoluon de eta fiŝkaptista vilaĝo al moderna urboŝtato estas harmonia kunlaboro de singapuranoj, sendepende de raso, religio aŭ lingvo. Estinte kolonio de la Brita imperio, Singapuro estis fandopoto por emigrantoj el diversaj landoj, ĉiu el kiuj alportis al ĝi ne nur sian kulturon kaj kutimojn, sed ankaŭ lingvon. Tio ĉi kreis unikan sociolingvan situacion de moderna Singapuro, lando kun 4 oficialaj lingvoj (angla, ĉina, malaja kaj tamila) kaj dekoj da aliaj lingvoj uzataj en ĉiutaga vivo.

Antaŭreforma rusa ortografio. Priskribo, analizo kaj komparo kun la nuna

Tre ofte ortografio de iu lingvo estis tiom forte ligita ne nur kun la lingvo mem, sed ankaŭ kun kulturo, epoko aŭ eĉ politika reĝimo. Kaj nemalofte ortografio estis unu el la unuaj en listo de reformoj, enkondukataj en lando tuj post politikaj ŝanĝoj. Tion spertis la rusa ortografio dum la revoluciaj jaroj 1917-1918. Registaro de la juna Sovetia respubliko profunde ŝanĝis ortografion de la rusa lingvo, rompinte kelkcentjaran skriban tradicion. Ĉu tia reformo estis necesa? Ĉu ĝi estis oportuna? Kiuj estis diferencoj inter la nova kaj la malnova ortografio?

Tikhomirov, Marta

marta_tikhomirovMarta Tihomirov devenas de Pollando. Ŝi studis ĥemion kaj studas veterenarion. Ŝi interesiĝas pri bestoj, kuracado, sana vivstilo kaj dancado (Marta finis baledan lernejon). Ŝi esperantiĝis en 2012. Ŝi prelegis dum kelkaj Esperanto-aranĝoj pri temoj rilataj al medicino kaj bestkuracado.

Bazoj de farmakokinetiko

En tempo, kiam medikamentoj estas ege popularaj kaj ilia atingo imprese facilas, estas bone koni almenaŭ bazajn regulojn, kiuj regas reciprokajn rilatojn inter niaj organismoj kaj eksteraj substancoj. Scio pri tiuj reguloj kaj procezoj dum jaroj profitigas nin per protekto de nia sano kaj donis neanstataŭigeblan scion pri ni mem. Aventuro, kiun trapasas ĉiu medikamento en nia organismo, estas ne nur interesa sed povas protekti nin kontraŭ miskomprenoj kaj manipuladoj. Se vi iam scivolis, kio ekzakte okazas en via organismo kiam vi prenas medikamenton, tiu prelego certe estas por vi.

Tišljar, Zlatko

zlatko_tisljarZlatko Tišljar estas kroata esperantisto kaj i.a. ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Li finstudis lingvojn kaj informadikon, kaj li estas magistro pri kibernetiko. Li verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo – vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ Esperanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan vortarojn kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankaŭ el Esperanto en la kroatan. Li verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Lasttempe li regule aperigas pripolitikajn artikolojn en Monato.

Eŭropaj lingvaj perspektivoj

Post Briteliro la eŭropa lingva demando ĉiam pli akre prezentiĝas en diversaj publikaj lokoj kaj jam multaj neesperantistoj komencas paroli pri Esperanto kiel alternativo. Kiaj do estas lingvaj perspektivoj en la sekvaj jaroj en EU estas demando, al kiu mi donos kelkajn eblajn alternativajn respondojn.

Žigo, Pavol

Prof., PhDr., CSc., estinta vicdekano de Filozofia Fakultato de UK Bratislava kaj eksa direktoro de Lingvoscienca Instituto de Sovakia Akademio de la Sciencoj Bratislava. De la jaro 1998 universitata profesoro en la katedro de la slovaka lingvo de FF UK. Kadre de sia pedagogia praktiko li gvidas prelegojn kaj seminariojn en la studobjektoj Evoluo de la slovaka, dialektologio, Historio de la preskriba slovaka, Slava kompara lingvoscienco. Li membras en redaktaj konsilioj de la gazetoj Slovenská reč, Kultúra slova kaj Jazykovedný časopis. Li estas aŭtoro de 460 bibiografiaj titoloj: kunaŭtoro de 5 sciencaj monografioj, eldonitaj en eksterlandaj eldonejoj kaj pli ol 140 laboraĵoj publikigitaj en hejmaj eldonejoj kaj almanakoj, aŭtoro de lernolibroj kaj lernotekstoj el la historio de preskriba slovaka, kunlaboranto kun la Slovaka Televido kaj Radio (1915 pri la Jaro de Ľudovít Štúr kaj lia slovaka, 2013 triptiko pri la fratoj Konstanteno kaj Metodio). Literatura Fonduso honorigis lin per Premio por scienca kaj faka literaturo por la jaro 2014 en la kategorio de sociaj sciencoj.

Kontinueco de interligva komunikado el retrospektiva vidpunkto

pavol_zigoLa interlingvan komunikadon el nuntempa kaj ankaŭ retrospektiva rigardo necesas percepti konsidere medion kaj ĝian funkcion. La neceso trovadi lingvon, kiu en supernacia kompreno plenumus funkcion de kompreniĝilo kaj integriga faktoro malantaŭ limoj de naciaj lingvoj en diversa sfero de spirita kaj publika komunikado, ekestadis en ĉiu evolua etapo de la socio sub influo de diferenciga evoluo de naciaj lingvoj. La funkcion de interlingva komunikilo plenumadis eb frua mezepoko en la sfero de spirita kaj publika vivo la latina, kiu estas nuntempe morta lingvo, ĝi ne plenumas la funkcion de nacia lingvo, sed ĝi konserviĝas la funkcion de “la lingvo de la ascienco”. El vidpunkto de historia kontinueco tian ĉi funkcion plenumadis en la sfero de minejaro kaj metioj sur vasta teritorio de eŭropa kontinento la germana, en la sfero de socia kaj politika vivo en la pli nova eŭropa historio plenumadis la funkcion de la diplomatia lingvo la franca. El retrospektiva rigardo estas tiuj ĉi tendencoj ankaŭ pruvo pri paralele evoluiĝantaj komunikaj sferoj de naciaj lingvoj kaj same ankaŭ de serĉado de rimedoj de interlingva komunikado. Kiel ajn la nuntempa leĝdonado de eŭropaj politikaj kaj ekonomiaj strukturoj egalrajtigas la lingvojn de unuopaj membroŝtatoj de EU en la pozicion de egalvaloraj traktadaj komunikiloj, en komunikada medio ekster tiuj ĉi politikaj formacioj ne malaperos la konscio pri la dominado de kelkaj naciaj eŭropaj lingvoj, resp. ankaŭ pri la potenciala neceso de eluzado de planlingvoj en interlingva komunikado.