AMO-seminario

Ĉu vi planas partopreni KAEST, kaj krom ties prelegoj volus ankaŭ lerni ion novan, praktikan, utilan? Ni invitas vin partopreni ankaŭ al la speciala programo: AMO-seminario, organizata kunlabore kun UEA. AMO = Aktivula maturiĝo, tial vi povos akiri novajn sciojn, kiuj povas helpi al vi iĝi pli efika aktivulo de (ne nur) Esperanto-movado.

La ĉeftemo de la ĉi-foja AMO-seminario samas kun tiu de KAEST mem: “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”.

Ni traktos la temojn:

  • Jaro de Lernado (McGill)
  • Vikipedio praktike – lernu aktive kontribui (Matúšov, Zouzalík)
  • Grafikaj programoj – iĝu grafikisto facile kaj rapide (Nannotti, Baláž)
  • Diversaj Guglo-programoj kaj kiel praktike utiligi ilin (Dorota Rodzianko)
  • Aŭtomatigita merkatika manaĝado (Lászlo Szilvási)
  • Kiel helpi plividebligi Esperanton en la reto? (Peter Baláž – diskutrondo)

Prelegos dum ĝi kaj instruos vin jenaj homoj:

  • Peter Baláž, Slovakio
  • Edoardo Nannotti, Italio
  • Michal Matúšov (KuboF), Slovakio
  • Václav Zouzalík, Ĉeĥio
  • Stefan McGill, Hungario/Nov-Zelando
  • Lászlo Szilvási, Hungario
  • Dorota Rodzianko, Pollando